La tri akademiuloj kaj aktivuloj pri libera programaro taksas hackers kiel homojn kiuj ĝisfunde konas temon, produktas scion kunlabore kaj kunhavigas solvojn. “Hacker ne estas nur tiu kiu rilatas al teknologio, estas tiu kiu komprenas ĝisfunde ion kaj el tio ekhavas ion neatenditan”, klarigis Alexandre Oliva en prelego de fisl12 en la vespero de la 30-a de junio.
Por Pretto, hacker-etiko baziĝas sur kunhavigado, alirebleco kaj malcentrigado. Li vidas hacker-kulturon kiel produktado de scio kunlabore, kaj proponas ke la publiko pensu hacker-etikon en ĉiuj areoj.
Amadeu eksplikas ke tiu etiko havas du principojn. La unua estas la sindevigo rilate al libereco kaj la dua estas la kunhavigado de superitaj defioj. La sociisto ankaŭ kritikis noticojn disvastigitaj en gazetaro dum la lasta semajno, kiuj konfuzas hackers kun crackers kaj faras trosensacian terurismon. Por li, ekzistas la risko kampanji favore al la Leĝo Azeredo, nomata “cifereca AI-5”. “Tiu leĝo nur helpas la interesojn de la kopirajta industrio kaj bankistoj”, akuzas Sérgio Amadeu.
Fonto: Shana Sudbrack